Lada v Podještědí (ĝis la jaro 1946 kaj germane Laden) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Jablonné v Podještědí en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 2 km nordokcidente de Jablonné v Podještědí. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 14 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 30 loĝantoj.
Lada v Podještědí situas en katastra teritorio Markvartice v Podještědí kun areo 6,54 km².
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 164 |
---|
1880 | 135 |
---|
1890 | 118 |
---|
1900 | 114 |
---|
1910 | 122 |
---|
1921 | 120 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 113 |
---|
1950 | 87 |
---|
1961 | 73 |
---|
1970 | 83 |
---|
1980 | 35 |
---|
1991 | 14 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 17 |
---|
2011 | 31 |
---|
2021 | 30 |
---|
Memorindaĵoj
Troviĝas ĉi tie ukraina tombejo. Tiu estis renovigita en la jaro 2008, nome dank' al subteno de Ministerio de defendo de Ĉeĥio. Troviĝas ĉi tie tomboj de militkaptitoj el la unua mondmilito, ĉar tiu ĉi tombejo estis devene fondita kiel ortodoksa. Ĉirkaŭ la jaro 1915 ĉi tie estis troviĝontaj ĝis 12 mil enterigitaj militkaptitoj. Poste en la tombejo trovis sian lastan ripozon ankaŭ membroj de Ukraina brigado, kiu sur teritorion de Ĉeĥoslovakio venis nur en la jaro 1919 dum ilia cedo antaŭ pola armeo.[1]
Plua memorindaĵo estas rimarkinda, sed kadukiĝanta kaj surkreskinta sonorilejo super konstruaĵo n-ro 26 kaj kelke da konstruaĵoj de regiona popola arkitekturo.
Pluaj fotoj
Referencoj
- ↑ Frajerová, Blanka. (2013) “Okres Liberec”, Klíč k českým hřbitovům. Praha: Mladá fronta, p. 236–237. ISBN 978-80-204-2984-1.
Partoj de urbo Jablonné v Podještědí (12) |
---|
|
|