La rozkolora pantero

La rozkolora pantero
movbilda persono • reklama rolulo • anthropomorphic panther
Kreita de Blake Edwards
Verko The Pink Panther
La Rozkolora Pantero (televida serio)
Informoj
Originala nomo Pink Panther
Sekso vira
vdr
Bildo de La rozkolora pantero en Korunjo, Hispanio.

The Pink Panther (La rozkolora pantero) estas fikcia animacia rolulo kiu aperas en la malfermaj kaj/aŭ fermaj nomlistaj sekvencoj de ĉiu filmo de la serio The Pink Panther escepte ĉe A Shot in the Dark kaj ĉe Inspector Clouseau. En la origina filmo de la serio, la "Pink Panther" estas la nomo de valorega rozkolora diamanto tiel nomita ĉar ĝi montras "figuron de saltanta pantero" se tenita antaŭ lumo en preciza maniero; en la nomlista sceno tio estis tradukita kiel animacia rozkolora pantero. Nur la unua filmo Pink Panther kaj ties tria sekvaĵo, The Return of the Pink Panther, havas fakte la diamanton en siaj intrigoj.

Desegnita de Hawley Pratt kaj Friz Freleng, la animacia rolulo Pink Panther estis poste protagonisto en serio de filmaj bildostrioj, starte per The Pink Phink en 1964. La bildoliteratura serio estis ege sukcesa en televido, elsendite sabate matene kiel The Pink Panther Show. La rolulo revenis al la malfermoj de la filmoserio en 1975. La rolulo aperis en 124 kurtaj filmoj, kvar televidaj serioj kaj kvar televidaj specialaj programoj. La rolulo restis forte asocia kun la muziko "The Pink Panther Theme", komponita de Henry Mancini.