Oni proponas alinomi la artikolon «La gildo de la tolistoj» al «La gildo de la drapistoj». Atentu: la celpaĝo «La gildo de la drapistoj» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.
La gildo de la tolistoj, La specimenestroj (nederlandeDe Staalmeesters), konata ankaŭ kiel La inspektoroj de la amsterdama drapogildo (nederlandeDe waardijns van het Amsterdamse lakenbereidersgilde), estas ole-pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita en 1662, kaj nun ekspoziciata en la Rijksmuseum, Amsterdamo.[1] Ĝi estis taksita kiel lia "lasta granda kolektiva portreto".[2]
La viroj (kun la escepto de Bel kiu estas helpanto kiel indikita per sia vertoĉapo) estas tolistoj kiuj estis elektitaj por taksi la kvalito de toloj kiujn la teksistoj proponis por vendado al membroj de sia gildo. Ilia unujara regotempo komenciĝis en Sankta Vendredo kaj ili devis inspekti trifoje semajne. La nederlanda vorto staal signifas 'specimenon' kaj referencas al la specimenoj de tolo taksendaj. La inspektistoj uzis sigelojn de la urbo (antaŭe) kaj de la gildo (malantaŭe) en ledopecoj kiuj estis speciale fiksitaj al la rezulto de la inspektado.[3] Estis kvar gradoj de kvalito, el kiuj la plej alta estis indikita per kvar sigeloj kaj la plej malalta per nur unu.
La viroj, kiuj pritaksas la longon de persieca teksaĵo kontraŭ specimenoj el specimenlibro, estas (el maldekstro dekstren):
Jacob van Loon (1595–1674)
Volckert Jansz (1605 aŭ 1610–1681)
Willem van Doeyenburg (ĉirkaŭ. 1616–1687)
Frans Hendricksz Bel (1629–1701)
Aernout van der Mye (ĉirkaŭ 1625–1681)
Jochem de Neve (1629–1681)
La gildo komisiis tiun portreton kaj ĝi pendis en ilia gildejo, nome Staalhof (nl), ĝis 1771.
Crenshaw, P. (2006). Rembrandt's Bankruptcy: The Artist, his Patrons, and the Art World in Seventeenth-Century Netherlands. Cambridge: Cambridge University Press.