La Spleno de Parizo (france: Le Spleen de Paris, ankaŭ konata kiel Paris Spleen aŭ Petits Poèmes en prose), estas kolekto de 51 mallongaj prozpoemoj de Charles Baudelaire. La kolekto estas publikigita postmorte en 1869 fare de la fratino de Baudelaire, kaj estas rilata al la modernisma literatura movado.
Tiuj poemoj havas neniun akuratan ordon, havas neniun komencon kaj neniun finon kaj ili povas esti legataj kiel pensoj aŭ noveloj en konsciflua stilo. La esenco de la poemoj estas "kapti la belecon de vivo en la moderna urbego", uzante tion kion Jean-Paul Sartre etikedis kiel estante lia ekzistadeca perspektivo sur lia medio.
La libro estas esperantigita fare de Paul Lobut kaj eldonita de Eldonejo Koko el Kopenhago en la Serio Oriento-Okcidento en 1967.
Eksteraj ligiloj