László Szacsvay [lAslO saĉvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szacsvay László estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
László Szacsvay naskiĝis la 27-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
László Szacsvay frekventis gimnazion inter 1962-1966 en Budapeŝto, poste samloke ankaŭ Teatran kaj Filman Altlernejon. Li komencis sian aktoran karieron en 1971 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1982 li apartenas al Teatro Katona József. Li ricevis premiojn ĝis tiam en 1977 kaj 2015.
Liaj roloj (elekto)
- 43 diversaj filmoj inter 1971-2007, ekzemple Megint tanú (Denove atestanto), 1994; Kisváros (Urbeto), 1995, 2000; Zimmer Feri 1998; Hippolyt (Hyppolit, la lakeo), 1999; Nyócker, 2004
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Julius Caesar - Caigus Ligarius; Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo) - Gál; Hippolyt, la lakeo - Mátyás Schneider
- hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj ekzemple de Jean Gabin, Stan Laurel, Jean Marais, Jean-Paul Belmondo, Peter Sellers, Donald Sutherland, Dustin Hoffman, Peter Falk, Al Pacino, Jiří Menzel
Fontoj