La Kŭmgang Monto aŭ Kŭmgangsan estas unu el la plej famaj montoj en Koreio. Ĝi situas en la Turisma Regiono Kumgangsan, Kangwon Provinco, Nord-Koreio. Ekde 1998 sud-koreoj povas viziti ĝin per ŝipo el Donghae, Gangwon Provinco, Sud-Koreio. En 2003 oni malfermis aŭtostraton de Sud-koreio al Nord-Koreio. Nun sud-koreoj povas veturi al la Kŭmgang Monto per Aŭtobuso.
Kumgangsan Hotelo (koree 금강산호텔) situas en Anjung-ri, Kosong, ĉe la piedo de monto Kumgang. Ĝi estas unuaklasa hotelo de Nord-Koreio.