Kunkatedralo de Ĉieliro estas romkatolika preĝejo en Hungario , en urbo Kecskemét .
Historio
Oni konstruis imponan, novan preĝejon fine de la 18-a jarcento , sed la turopinto estis preta en 1806 . La turo bruliĝis en 1819 , la pli nova estas videbla ekde 1863 kaj ankaŭ nun ĝi estas la plej granda konstruaĵo de la urbo.
Konstruaĵo
La katedralo havas 6 flankokapelojn kaj unusolan turon super la ĉefenirejo. La turo havas rondbalkonon en alteco de 35 m kaj estas ankaŭ ĉambro por la fajrobrigado . Pli supre la horloĝo montras la tempon ekde 1899 . Pli sube estas skulptaĵoj pri Sankta Petro , Jesuo , 4 evangeliistoj. Sur la fronto reliefoj estas pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario) . La turo iam havis 6 sonorilojn , nun nur 3. Interne la plej grava fresko prezentas Sanktan Nikolaon . La ceteraj freskoj montras precipe hungarajn sanktulojn. La flankoaltaroj estas Sankta Jozefo , Sankta Maria , Stefano la 1-a (Hungario), Dolora Dipatrino , Koro de Jesuo, fine Sankta Petro-Sankta Paŭlo . La ĉefaltaro estas dediĉita al Ĉieliro. La bildo estis pentrita en 1778 . Apartenaĵo de la navo estas nekutima granda galerio kun impona orgeno .
Sub la preĝejo estas kripto , apud la preĝejo estas baroka ĉefparoĥo . Kermeso okazas en tago de Ĉieliro.
Fontoj
Aerfoto pri la kunkatedralo