La materialoj en kulturoteko povas esti aŭ bitigoj de jamaj presitaj materialoj (libroj, gazetoj, fotoj ktp) aŭ bitmaterialoj origine kreitaj en elektronika formo. Rezulte, novaj problemoj prezentiĝas koncerne la konsultadon kaj pruntadon de kulturotekaj materialoj i.a. pro ties aŭtoraj rajtoj. Ekzemple, kulturoteko povas prunti nur bitlibron, nur bitlegilon, aŭ ambaŭ kune, aŭ permesi nur surlokan konsultadon de bitmaterialoj.
Eblaj sinonimoj: mediatejo (ejo kie oni kolektadas "mediatojn"[1]), amaskomunikilejo aŭ mediateko (fremdvorto adaptita laŭ la 15-a regulo).
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.