La Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) estas ĉiujara nacia esperanto-renkontiĝo organizita de Kuba Esperanto-Asocio. Ĝi estis organizita unuafoje en 2012 kaj ekde tiam ĝi okazas ĉiujare krom en jaroj kie oni organizas internaciajn kongresojn aŭ Nacian kongreson de KEA. En tiu renkontiĝo okazas interalie la kunsidoj de la nacia komitato, prelegoj pri diversaj temoj movadaj kaj fakaj, kursoj, seminarioj, KEA-ekzamenoj kaj ekskursoj. Fakgrupoj kunsidas kaj ĉiujare estas muntita radiostacio CO0EO flanke de la radioamatora grupo KLERA (Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj).[1] Grava parto ankaŭ estas la junulara programo de KEJO kaj la adiaŭa festo tiam kutime estas koncerto de kubaj kantistoj kaj artistoj kiel Amindaj, Fratoj el, Julián Hernández kaj Georgina Almanza. Ankaŭ estas esperantistaj tradicioj kiel la interkona vespero kaj gufujo. Ĝi kutime okazas en kampadejoj de malsamaj provincoj.
Listo de KERoj
Jaro
|
numero
|
dato
|
provinco
|
sidejo
|
notoj
|
2012
|
1a
|
17-19/februaro
|
Villa Clara
|
Kampadejo Río Seibabo
|
|
2013
|
2a
|
13-17/marto
|
Mayabeque
|
Kampadejo Escaleras de Jaruco
|
215 partoprenantojn el 13 kubaj provincoj[2]
|
2014
|
3a
|
12-16/marto
|
Pinar del Río
|
Kampadejo Du Fratinoj
|
47 kubaj geesperantistoj el 14 provincoj [3]
|
2015
|
4a
|
18-22/marto
|
Villa Clara
|
Kampadejo Río Seibabo
|
|
2016
|
5a
|
15-20/marto
|
Villa Clara
|
Kampadejo Ĉielarko
|
48 partoprenantojn, el ili 2 eksterlandanoj[4]
|
2017
|
6a
|
15-19/marto
|
Villa Clara
|
Kampadejo Río Seibabo
|
119 geesperantistoj[5]
|
2019
|
7a
|
21-25/marto
|
Santiago de Cuba (Contramaestre)
|
Kampadejo Las Golondrinas
|
[6]
|
2020
|
8a
|
25-29/marto
|
Santa Clara, Villa Clara
|
Kampadejo Presa Minerva
|
[7]
|
Vidu ankaŭ
Referencoj