Králický Sněžník, arĥaike ankaŭ Kladský Sněžník (pole: Śnieżnik Kłodzki, germane: Glatzer Schneeberg aŭ Grulicher Schneeberg, arĥaike ankauŭ Spieglitzer Schneeberg aŭ Grosser Schneeberg) estas la plej alta montopinto (1424 m) de samnomata montaro, la tria plej alta en Ĉeĥio, troviĝanta sur ŝtatlimo kun Pollando, en longeco proksimume 16 km tiriĝanta de urbo Králíky ĝis selo Kladské sedlo. Temas pri la kvara plej alta montopinto Krono de montaroj de Pollando kaj pri la plej alta punto de distrikto Ústí nad Orlicí kaj de la tuta Regiono Pardubice.
Fotogalerio
Vintra vido al montopinto de Králický Sněžník de sudo
Fonto de rivero Moravo sub pinto de Králický Sněžník
Králický Sněžník el eliro de municipo Nová Seninka