Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar enhavas fintradukendajn polajn frazojn.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Historio de Krynica Morska de la 13a jc ĝis la 15a jc
La unuaj ŝpuroj de la setlado sur la tereno de hodiaŭa Krynica Morska devenas de la jaroj 1258-1282. Temas pri la loko Lipa (Liep) (en la pola lipa estas tilio) kaj la nomo de la loko Lipa devenas de lima arbo tilio. Proksime de Krynica Morska iam estis la elfluejo de rivero Vistulo al la Balta Maro, tra la elfluejo kaj rivero en la jaro 890 (p.K. ŝipnavis al la praprusia urbo Truso la anglo-saksa vojaĝanto Wulfstan (Wulfstan la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko /?). La setlejo Lipa estis la limo inter slavaj gentoj kaj la praprusoj. Dum la polaj tempoj sur tiu tereno post la dektrijara milito (dum la jaroj 1466-1793) tiu tereno estis en la posedo de Gdansko.
Historio de Krynica Morska de la 16a jc ĝis la 18a jc
La censo (popolregistrado) farita en la jaro 1660 laŭ la decido d la Urba Kopnmsilantaro de Gdansko montris, ke ke en la setlejo Kahlberg (Łysa Góra) estis 7 familiaj fiŝistejoj. Jam fine de la 18a jc al la trenoj de la nuna urbo, i.a. al setlejoj Przebrno (Pröbbernau) kaj Kahlberg, ekkomencis navigadi velŝipoj de Elbląg / Elblongo kaj Braniewo kun la "turistoj" dezirantaj naĝi (bani) en la Balta Maro.
Historio de la 19a jc ĝis la 20a jc
Komence de la 20a jc najbare de la disvolviĝanta banloko (kurorto, kuracloko) Kahlberg (Łysa Góra) etis ankaŭ fiŝista setlejo Liep (Lipa). Krynica Morska funkcias kiel urbo kun urborajtoj de la 2a de aprilo 1991. Pli frue estis nomata kiel Łysa Góra (1945-1947) kaj Łysica (ĝis la jaro 1958). [1]
Bibliografio:
Wiesław Długoke̜cki (1995): Mierzeja Wiślana od XIII do połowy XV wieku (La Vistula terlango de la 13-a ĝis meze de la 15-a jarcento), Wydawnictwo Uniwersytetu Gdańskiego (eldonejo de la universitato de Gdansko), Gdansko.
Hubert Górnowicz, Zygmunt Brocki (1999): Nazwy miast Pomorza Gdańskiego (Nomoj de urboj en gdanska Pomerio), same eldonejo de la universitato de Gdansko.
Eugen Gustav Kerstan (1967): Die Geschichte des Landkreises Elbing: auf wissenschaftl. Grundlage volkstümlich dargestellt, Elbinger Nachrichten, Oldenstadt.
Magdalena Łucja Krebs, Działalność Sióstr św. Katarzyny Dziewicy i Męczennicy w Krynicy Morskiej w latach 1920-2000 (la katolikaj monaĥinoj de sankta Katerina en Krynica Morska en la jaroj 1920-2000), „Studia Warmińskie”, tom 37, 2000, s. 371-382.
Stanisław Kujot (1915): Dzieje Prus Królewskich. Część 1. Do roku 1309 (Historio de Reĝa Prusio. Parto 1. Ĝis 1309), nakładem Towarzystwa Naukowego (eldonita de la Scienca Societo), Toruń.
Apoloniusz Łysejko (2007): Latarnia w Krynicy Morskiej, Towarzystwo Przyjaciół Centralnego Muzeum Morskiego (Lumturo en Krynica Morska, Societo de Amikoj de la Centra Mara Muzeo), Gdansko.
Filip Sulimierski, Władysław Walewski (1882): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich (geografia vortaro de la Regno de Pollando kaj aliaj slavaj landoj), volumo 3, eldonejo F. Sulimierski kaj W. Walewski, Varsovio.
Referencoj
↑laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, studento kaj doktoriĝa kandidato el la Pomeria Akademio en Slupsko