Krakova geto (germane: Der jüdische Wohnbezirk in Krakau – Juda loĝkvartalo en Krakovo (oficiala nomo el la periodo de okupado), jide: קראָקעווער געטאָ Krokewer geto, pole: Getto krakowskie) – geto por la juda socio en Krakovo, fondita en 1941 de hitleraj okupaciaj regopovoj en la krakova kvartalo Podgórze. Ĝi estis unu el kvin la plej grandaj getoj kreitaj de germanoj en Ĝenerala Gubernio dum la dua mondmilito. Antaŭ la milito en Krakovo loĝis 60–80 mil judoj, en la geto troviĝis ĉirkaŭ 17 mil personoj.
Historio
Persekutoj de judoj komenciĝis baldaŭ post komenco de la germana okupado septembre 1939. Oni devigis judojn partopreni en trudlaboroj (septembre 1939), porti identigajn brakbendojn (novembre 1939), sinagogoj en Krakovo estis fermitaj, komenciĝis rekvizicio de moveblaĵo kaj nemoveblaĵo apartenanta al la krakovaj judoj.
Ĝis majo 1940 ordone de la germanaj okupaciaj regopovoj oni disponis deportadon de judoj el la urbo. De ĉirkaŭ 68 mil restis nur ĉirkaŭ 15 mil judaj laborantoj kaj membroj de iliaj familioj.
La krakova geto establiĝis per dispono de guberniestro de la distrikto Krakovo dr-o Otto Wächter el la 3-a de marto 1941, kun la fermotago indikita la 21-an de marto.
27.10.1942: Operaco Reinhardt: la dua germana deportado de judoj el Krakova geto al ekstermejo Bełżec (Distrikto Tomaszowski) kaj Aŭŝvico komenciĝis - ĝi koncernis ĉirkaŭ 7 mil personojn, en tio malsanulojn de hospitalo kaj infanojn de orfejo
Konataj malliberuloj
Aliaj personoj ligitaj kun la geto
Bibliografio
- Malvina Graf, The Kraków Ghetto and the Plaszów Camp Remembered. Tallahassee, The Florida State University Press, 1989, ISBN 0-8130-0905-7
- Alfred Katz, Poland's Ghettos at War, Twayne Publishers, Nov-Jorko 1970, ISBN 0-8290-0195-6