|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kostelec
|
Kostelec (germane Hochkirchen) estas vilaĝo, apartenanta administrative al la urbo Fulnek en Ĉeĥio. Ĝi situas proksimume 2 km nordoriente de Fulnek, sudoriente de proksima vilaĝo Děrné, en kies katastron ĝi apartenas. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/47. En la jaro 2009 ĉi tie etis registritaj 39 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 98 loĝantoj.
Kostelec situas en katastra teritorio Děrné kun areo 11,76 km².
Historio
La vilaĝo estiĝis en la jaro 1786 en parceloj de nuligita monaĥeja korto. Temas verŝajne pri tipa raabuma vilaĝo estiĝinta per disparceligo de monaĥeja posedaĵo. La raabumaj vilaĝoj estis fondataj el iniciato de aŭstria ekonomo František Antonín Raab, ĉefdirektoro de ĉambraj (imperiestraj) kaj eksaj jezuitaj bienoj en Bohemio en la dua duono de la 18-a jarcento.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 167 |
---|
1880 | 172 |
---|
1890 | 139 |
---|
1900 | 163 |
---|
1910 | 163 |
---|
1921 | 138 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 156 |
---|
1950 | 117 |
---|
1961 | 146 |
---|
1970 | 126 |
---|
1980 | 135 |
---|
1991 | 107 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 85 |
---|
2011 | 111 |
---|
2021 | 98 |
---|
Fotogalerio
-
Kostelec
-
Kostelec
-
Kostelec
Partoj de urbo Fulnek (11) |
---|
|
|