La Konstitucia juĝejo de Ukrainio estas la ukraina kortumo respondeca por certigi ke leĝoj kaj aliaj aktoj antaŭviditaj fare de la Konstitucio de Ukrainio estas konformaj al ĝi. La kortumo, kiu estis kreita en 1996 tuj post la alpreno de la konstitucio de Ukrainio, konsistas el dek ok juĝistoj, el kiuj unu triono estas nomumita de la Prezidanto de Ukrainio, alia triono de la Parlamento (Verĥovna Rada), kaj la cetera triono de Kongreso de Juĝistoj de Ukrainio. La Konstitucia Kortumo havas prezidanton kaj deputiton, kiuj estas elektitaj de siaj kunuloj. Juĝistoj ekzercas sian mandaton dum 9 jaroj.
Literaturo