Kombinaĵo de 3 kvadrataj kontraŭprismoj

Kombinaĵo de tri kvadrataj kontraŭprismoj
Plia nomo UC42
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 48
Edroj 24 trianguloj,
6 kvadratoj
Komponantoj 3 kvadrataj kontraŭprismoj
Geometria simetria grupo Nememspegulsimetria okedra O
Geometria simetria grupo de komponanto 4-obla duedra D4
vdr

En geometrio, kombinaĵo de tri kvadrataj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 3 kvadrataj kontraŭprismoj, laŭliniigitaj laŭ la tri aksoj de kvarobla turna simetrio de kubo.

Karteziaj koordinatoj

Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj paraj permutoj de

(±√(√2+1), ±√(√2−1), ±1)

kun para kvanto de minusoj en la '±' elektoj, kaj ankaŭ ĉiuj neparaj permutoj kun nepara kvanto de minusoj en la '±' elektoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.