Skriba dokumento mencias unuafoje la komunumon en 1091. La vilaĝo por nobeloj estis detruita fare de turkoj en 1526. La komunumo iĝis hajduka urbo en 1626, kampurbo en 1630, en 1715 ĝi preskaŭ senhomiĝis pro sekeco. En 1842 kalvinana preĝejo konstruiĝis. Rumanoj okupis la urbeton en 1919. Inundo okazis en 1925. Komádi urbiĝis en 2001.