Knin estas malnova urbo en la provinco Šibenik-Knin en la sudokcidenta parto de Kroatio, tuj apud la fonto de la rivero Krka. La urbo havas proksimume 15 000 loĝantojn. En 2001 de tio estis 77% Kroatoj, kaj 21% Serboj. Antaŭ la etnaj konfliktoj en la iama Jugoslavio la elcento de serboj estis 79%. Dum la Operacio Ŝtormo la serboj estis forpelitaj kaj la kroatoj finfine formas la plimulton. La urbo historie antaŭ ĉio konatiĝis kiel ĉefurbo de la mezepoka ŝtato Kroatio, kaj kiel la ĉefurbo de la fakte sendependa respubliko Krajino dum la 1990-aj jaroj.