Kjell Heggvold ULLESTAD (naskiĝis en 1972) estas norvega esperantisto. Li estas prezidanto de Grupo Esperantista de Trondheim ekde 2007, kunfondinto de Stavanger Esperantoklubo 1994, prezidinto de Norvega Junularo Esperantista 1997-2003, volontulo de TEJO inter 1995 kaj 1996 kaj ĉefredaktoro de moderna vortaro Norvega-Esperanto, nur rete konsultebla.