Kioto-Esperanto-Societo (KES) estas unu el Esperantistaj Grupoj en la gubernio Kioto en Japanio. Membroj de KES nombras 30 kaj kelkajn. La aliaj estas “Esperanto-Populariga Asocio (EPA)” en la urbo Kameoka, kaj “Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo” en la urboj Uĵi kaj Ĵoojoo.
Historio
Studentoj de Kioto-Universitato kaj aliaj fondis ĝin en aprilo 1907. Tiama nomo estis “Kyooto Rjokusei-Kai” (京都緑星会). La nuna nomo estas “Kioto-Esperanto-Societo” ekde 1974.
Regulaj Kunsidoj
KES havas du regulajn kunsidojn preskaŭ ĉiusemajne en “Esperanto-Kaikan” (Esperanto-Domo), kiu situas en la distrikto Ŝimogjoo en la urbo Kioto. Unu esperantisto posedas la domon. Ĝi havas kelkajn ĉambrojn, kiujn oni rajtas lui. Eĉ KES luas ĉambrojn por siaj kunsidoj.
|
Tempo |
Enhavo
|
Merkreda Kunsido |
14:00 – 16:00 |
Legado, Konversacio, Oficaj laboroj
|
Sabata Kunsido |
10:00 – 12:00 |
Legado, Konversacio, Oficaj laboroj
|
Eventoj
Ĝenerala Kunsido
KES okazigas ĝin en ĉiu januaro, kaj decidas gravajn aferojn: Rezulto de lastajaraj agadoj, Spezokonto, Agada plano en nova jaro, Buĝeto, kaj aliaj.
Kurso
KES okazigas elementajn kursojn ekde aprilo.
Ekspozicio
KES okazigas unu-semajnan ekspozicion en “Kyoto-fu Kokusai Sentaa” (京都府国際センター Internacia Centro de la gubernio Kioto) en la Kioto-stacidoma konstruaĵo.
Zamenhofa Festo
KES, Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo, kaj Oumi-Esperanto-Societo kune okazigas Zamenhofan Feston por Zamenhofa Tago ĉiudecembre.
Eldonaĵoj
- Japanlingva Informilo “Ĵimukjoku-Cuuŝin”, eldonata ĉiumonate
- Organo “Al Vi Kara”, eldonata unu aŭ du fojojn jare
Eksteraj ligiloj