King Sound, Kinga Golfo aŭ Reĝa Golfo, estas granda golfo en norda Okcidenta Aŭstralio. Ĝi etendas el elfluo de la rivero Fitzroy, nome unu el la plej grandaj riveroj el Aŭstralio, kaj malfermas al la Hinda Oceano. Ĝi estas ĉirkaŭ 120 km longa, kaj averaĝe ĉirkaŭ 50 km larĝa. La havenurboDerby kuŝas ĉe la elfluo de la rivero Fitzroy ĉe la orienta bordo de la Kinga Golfo. Tiu Reĝa Golfo havas la plej altajn tajdojn en Aŭstralio, kaj inter la plej altaj en la mondo, atingante maksimumajn altojn de 11.8 metroj ĉe Derby[1].
Aliaj riveroj kiuj elfluas en la golfon estas la riveroj Lennard, Meda, Robinson kaj May.