Kefalonio kaj Itako (greke Κεφαλονιά και Ιθάκη respektive Νομός Κεφαλονιάς - Ιθάκης) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Kiel la nomo indikas, la provinco konsistas el la du insuloj Kefalonio kaj Itako (plus kelkaj neloĝataj insuletoj), kiuj troviĝas en la Ionia Maro okcidente de la kontinenta parto de Grekio. La du ĉefaj insuloj ekde 2011 ambaŭ funkcias kiel komunumo kaj samtempe kiel regiona distrikto (greke Περιφερειακή Ενότητα, periferiaki enotita). Provinca ĉefurbo estis la urbo Argostoli sur la insulo Kefalonio. La provincaj insuloj estas parto de la ioniaj insuloj kaj apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Ioniaj Insuloj.
Eksteraj ligiloj