Kauehi estas atolo en la Tuamotuoj en Franca Polinezio.
La plej proksima tero estas Raraka atolo, kiu situas 17 km sudorienten.
Kauehi atolo estas iom renforma kaj havas vastan lagunon; longo 24 km, larĝo 18 km. La laguna areo estas 320 km2 kaj havas unu navigeblan pasejon.
La atolo havis 257 loĝantojn en 2012. La ĉefvilaĝo nomiĝas Tearavero.[1]
Historio
Kvankam Kauehi eble estis bone konata de perlo-komercantoj, la unua registrita vizitinto estis la komandanto de la HMS Beagle Robert FitzRoy en 1835.[1][2]
Kauehi pliposte estis vizitata de la historia Usona Esplora Ekspedicio, 1838-1842. Charles Wilkes nomis la atolon "Vincennes" laŭ lia ŝipo.[3]
Estas regiona flughaveno sur Kauehi kiu inaŭguriĝis en 2001.[4]
Administracio
Kauehi apartenas al la komunumo Fakarava, kiu konsistas el Fakarava kaj la atoloj Aratika, Kauehi, Niau, Raraka, Taiaro kaj Toau.
Referencoj
Eksteraj ligiloj