Katinka Kendeffy edziĝis en 1856 al ekzilita Gyula Andrássy, sed la edzo post unu jaro ricevis amnestion, poste ili vivis en Hungarlando. En 1867 pro la politika ŝanĝo Elizabeto de Aŭstrio-Hungario nomumis ŝin palaca damo en la kortego, poste ili estis bonaj amikinoj. Katinka Kendeffy ankaŭ estis ekstravaganca, ŝi fumis cigaron. Ŝi naskis 3 gefilojn inter 1857-1860, ŝi vidviniĝis en 1879, poste ŝi denove edziniĝis.