Kateřinky (germane Kathrein, pole Katerzynki) estas parto de distrikta urbo Opava en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas nordoriente de Opava kaj situas en propra katastra teritorio Kateřinky u Opavy. Vivas ĉi tie 12 795 loĝantoj (2021). Ĝi estas konsisto de mem-administra nemembrigita centra regiono de la urbo, kiu falas rekte sub efikeco de la reprezentaro kaj magistrato de la urbo. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/56 direkte al Ostrava kaj ŝoseo I/46 al limo kun Pollando.
Historio
La vilaĝo estis unuafoje dokumentita en la jaro 1124 en Opava kroniko (Chronicon Oppaviense). Pro decido de la Registaro de Ĉeĥoslovakio el la 22-a de septembro 1932 Kateřinky estis avancita je urbo kaj al Opava ĝi estis alligita en la jaro 1939.
Evoluo de nombro de loĝantoj
Nombro de loĝantoj de Kateřinky laŭ popolnombrado
Jaro |
1869 |
1880 |
1890 |
1900 |
1910 |
1921 |
1930 |
1950 |
1961 |
1970 |
1980 |
1991 |
2001 |
2011
|
Nombro de loĝantoj
|
3657 |
4292 |
5043 |
7046 |
7496 |
6545 |
6909[p 1] |
4529 |
4617 |
4202 |
11 094 |
15 700 |
15 929 |
14 348
|
- ↑ el tio 5310 personoj de nacieco ĉeĥoslovaka kaj 1332 germana
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Katarino
- Kapelo de sankta Kruco
- Korto de Filipek
- statuo de sankta Floriano
Panoramo
Fotoj
-
Opava-Kateřinky
-
Opava-Kateřinky, rivero Opava
-
Opava-Kateřinky, ponto trans rivero Opava
-
Opava-Kateřinky, preĝejo de sankta Katarino
Partoj de statuta urbo Opava |
---|
nemem-administraj centraj partoj: |
|
---|
mem-administraj urbaj partoj: |
|
---|
|