Katalin Csongrádi aŭ pli ofte pli mallonge Kata Csongrádi [ĉongrAdi], hungare Csongrádi Katalin estas hungara aktorino, verkisto kaj kantistino. Ŝia edzo estis István S. Nagy.
Katalin Csongrádi naskiĝis la 18-an de majo 1953 en Budapeŝto.
Biografio
Katalin Csongrádi frekventis gimnazion, poste aktoran ĉeflernejon inter 1969-1972 en Budapeŝto. Poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1989 ŝi aliĝis al diversaj malgrandaj teatroj, dume ŝi ofte rolas en diversaj televizioj.
Ŝiaj roloj (elekto)
Ŝiaj verkoj (elekto)
- Millió rózsaszál (membiografio), 1978 (la titolo estas ankaŭ ŝia plej sukcesa ŝlagro)
- Sissy és én (Sissy kaj mi), 1996
- Aliaj 4 libroj inter 1991-2001
Fontoj