PETRŐCZI Kata Szidónia (petroczi), baronino Petrőczy, grafino Pekry Lőrincné estis "la unua hungara poetino", tradukistino naskita en Kaszavára, 1658 (?) aŭ 1659 (?) kaj mortinta en Beregsentmikloŝo la 21-an de oktobro 1708.
Biografio
Petrőczi restis duonorfino, ĉar ŝia patrino la 22-an de marto 1662 mortis. En 1670 post la falo de Komploto Wesselényi la familio fuĝis al Partiumon, poste Transilvanujon kaj en 1671 Pollandon supozeble al Gedow, kie ili restis dek jarojn. Verŝajne en julio-aŭgusto 1681 ŝi edziniĝis kun grafo Lőrinc Pekry kaj forlasis Pollandon kaj ili alvenis Transilvanujon kaj loĝis en kastelo de Magyarózd. Ŝia geedzeco estis malfeliĉa. El ŝiaj 11 gefiloj 6 mortis. Ŝi malfartis tie. En 1686 ili translokiĝis departementon Trencsén. Kiam 1703 Pekry iĝis adepto de Francisko Rákóczi la 2-a ŝi estis en 1704 por dek monatojn kaj dek tagojn gardata en Sibio kun ŝiaj kvin filinoj. Poste ili loksidiĝis en Husto kaj en printempo de 1708 ŝi translokiĝis en Beregsentmikloŝo. Ŝi estis entombigita la 23-an de decembro en Husto.
Verko
- Petrőczi Kata Szidónia tulajdon kezével írt énekei (Közlés: Harsányi István – Gulyás József: P. K. Sz. versei, Irod. tört. Közl. 1915. évf.;
- Magyar költők XVII. sz., Bp., 1956).
Tradukaĵoj
- A pápista vallásra halott lutheranusok lelkek isméretének kínja H. n. 1690;
- A kereszt nehéz terhe alatt elbágyadt szíveket élesztő, jóillatú, XII. liliom, Kolozsvár, 1705;
- Jó illattal füstölgő igaz szív, Lőcse, 1708).
Fonto
Eksteraj ligiloj