La unuetaĝa brikoforma kastelo situas sola ĉe Fiŝlago de Tata (Hungario), sed ambaŭflanke la ornamaj pordoj faras kontaktojn kun aliaj domoj. La fasado estas simetria, en ambaŭ flankoj malaltaj kvadrataj turoj estas videblaj, ili estas rizalitoj. Apartenaĵoj de la kastelo estas la apuda kasteleto, stalo kaj similaj domoj. Ili formas kun la kastelo kvadraton, interne trapezakorto etendiĝas.