La kastelo Zweibrücken estas konstruaĵo en la palatinata urbo Zweibrücken en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Post ĝia rekonstruo ekde 1965 ĝi estas sidejo de la Palatinata Supera Landa Juĝejo (germane: Pfälzischen Oberlandesgericht. Ĝi estas la plej granda civila konstruaĵo de Palatinato.