La baroka kastelo Montabaur estas la signo de la urbo Montabaur en la mezmontaro Westerwald. Montabaur estas la distrikturbo de la distrikto Westerwald, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La kastelo staras de malproksime videbla sur la kastela monto (Schlossberg) sur alteco de 321 m super marnivelo.