Loevestein [Luvestejn] estas kastelo kaj fortikaĵo, kiu situas en la komunumoZaltbommel, iom nordokcidente de la vilaĝo Poederoijen ĉe la fino de la digo Schouwendijk en la interdigaj herbejoj de la rivero Vakalo kaj la digobarita Mozo.
La kastelo konsistas el salonkonstruaĵo, du angulturoj kaj pordegoturo kaj estas ĉirkaŭita de kastelfosaĵo. La fortikaĵo estas ĉirkaŭita de du fosaĵoj kaj havas kvin bastionojn. Interne de la fortikaĵo situas diversaj konstruaĵoj.
Post la konstruo de modernaj defendiloj la kastelo estis uzata kiel ŝtata prizono.
En 1619 Hugo de Groot, la plej konata prizonulo, estis kune kun Rombout Hogerbeets portita al Loevestein. Dum la jarfoiro en Gorinchem, je la 22-a de marto 1621 li eskapis en librokesto kaj fuĝis al Antverpeno.