Kastelo Balloch situas nordokcidente de skota Glasgow, en nacia parko Loch Lomond, ĉe samnomata lago, proksime de vilaĝo Balloch (de tie la nomo).
La kastelo estis konstruita en la jaro 1809 en gotika stilo. En ĉirkaŭaĵo de la kastelo estas ampleksa parko kun negranda kolekto de diversaj arbustoj kaj arboj. La loko estas pro sia romantisma aspekto ofta celo de turistoj.