Karl Schönherr

Karl SCHÖNHERR [ŝönher] (naskiĝis la 24-an de septembro 1881 en Marienberg, mortodato nekonata) estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto. Li estis prezidanto de Dresdenaj Esperanto-Instruistoj kaj verkis germane detalan laŭmetodan lernolibron (15-a eldono, 1928).

Verkoj

  • Ausführliches methodisches Lehr- und Übungsbuch des Esperanto zum Gebrauche beim Selbstunterricht und in Kursen. + Schlüssel zum ... Lehr und Übungsbich ... 7. Aufl. / 2. Aufl. 2 Bände. Dresden, Verlag F. Emil Boden, um 1910. 189, 80 S. 8°. OBrosch.
Citaĵo
 La eldonejo de Emil Boden estis transprenita de Friedrich Ader