Kapitalo de d-ro L. Zamenhof, estas fondita en 1897, okaze de la dekjara ekzistado de Esperanto, kaj celis eldonadon de diverslingvaj prop. broŝuroj kaj lernolibroj. Ĝin administris la ES "Espero" en Petrograd. Ĝi neniam estis granda, tamen sufiĉis por eldoni anglan lernolibron (n-ro 52 laŭ Z-a nomaro) de Geoghegan (en la dua eldono) kaj prop. broŝuron (n-ro 85) en kelkaj lingvoj. Danke al oftaj ŝanĝoj de la administrantoj de la societo, la kapitalo post iom da jaroj - tute malaperis.