Kanalo de Ourcq
|
Ĉe levponto de Strato de Crimée, kanalo de Ourcq atingas basenon de la Villette en Parizo
|
Ĉefa inĝeniero
|
Pierre-Simon Girard
|
Dato de konstruo
|
1802
|
Dato de unua uzo
|
1822
|
Startpunkto
|
Silly-la-Poterie
|
Finpunkto
|
Baseno de la Villette
|
Kluzoj
|
6
|
Longeco
|
96,6 km
|
|
La kanalo de Ourcq estas navigebla kanalo en la Pariza baseno kiu komence sekvis la kurson de rivero Ourcq antaŭ ol disiĝi ĉe Lizy-sur-Ourcq por atingi Parizon rekte ĉe La Villette.
Kun kanalo Saint-Denis, baseno de La Villette kaj kanalo Saint-Martin ĝi formas la reton de kanaloj de Parizo, 130 km longa kaj apartenanta al la urbo. Ilia historio estas intime ligita al tiu de la akvoprovizado por Parizo.