Kamenac, serbe Каменац estas malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Kneževi Vinogradi.
Historio
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Kamenac 294 da homoj, (hungaroj 90 (31 %), kroatoj 83 (28 %), serboj 57 (19 %), jugoslavianoj 20 (7 %) kaj aliaj).