Kalvinana preĝejo de Dunavarsány
|
Loko
|
Ŝtato
|
Hungario
|
Municipo |
Dunavarsány
|
Bazaj informoj
|
Religio
|
kristanismo
|
Rito
|
kalvinismo
|
provinco
|
Pest
|
paroĥo
|
loke
|
Arkitektura priskribo
|
Konstruado
|
–1948
|
Specifo
|
Konstrumaterialo
|
masonaĵo
|
Ligiloj
|
Adreso
|
2336 Dunavarsány, Kolozsvári u. 7.
|
|
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Dunavarsány (Hungario).
Historio
Ekleziaj objektoj pruvas tion, ke en Dunavarsány ekde la 20-a jarcento estis kalvinisma vivo. Pastoroj alvenis el Majosháza, Áporka aŭ Szigetszentmiklós, kiuj faris diservojn en privataj loĝejoj, pli poste en la lernejo. En 1928 komenciĝis la matrikulaj enskriboj, en 1948 preĝdomo estis konstruita. En la 1980-aj jaroj turo konstruiĝis kaj en 2016 alvenis la paroĥa rajto. Intertempe komuna halo, skoltista domo kaj pastra loĝejo konstruiĝis.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, la enirejaj aperturoj estas en 3 flankoj, la kvara flanko havas enirejon al la navo. La turpinto estas piramideca, la navo estas simpla teretaĝa domo kun fenestroj. Post la navo konstruaĵparto sekvas, kiu estas pli malalta.
Fontoj