Křetínka estas rivereto en Ĉeĥio. Ĝi fontas apud vilaĝo Stašov, fluas en ĉefdirekto al sudo kaj ĉe vilaĝo Hamry turniĝas sudorienten. Super urbo Letovice sur rivero Křetínka troviĝas valbaraĵo Letovice kaj post 2 km Křetínka enfluas de dekstre en riveron Svitava.