Károly Gerlóczy frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris jurajn (juĝistan en 1854, advokatan en 1861) diplomojn en Reĝa Universitato de Pest. Li eklaboris en la ŝtata administrado en 1855. En 1861 li estis subnotario en urbo Pest, post 5 jaroj li jam estis samloke ĉefnotario. Li strebis multe por unuiĝo de Pest, Buda kaj Óbuda. Estis li la unua vicurbestro (ankaŭ ĉefnotario) de Budapeŝto inter 1873 kaj 1897. En 1878 li ricevis francan oran medalon kaj Honoran legion, en 1885 signifan aŭstrian-hungaran premion, en 1889persian premion. En 1891 li estis nomumita reĝa konsilisto. Li ĝismorte strebis pri kulturaj kaj aliaj funkciadoj de la unuigita ĉefurbo Budapeŝto.
Elektitaj publikaĵoj
Budapest 1881-83. működéséről (Pri funkciado de Budapeŝto inter 1881-1883), (1882-85)
A fővárosi képzőművészeti bizottság jelentése tíz éves működéséről 1880-90 (1891)
Királyi Pál emlékezete (Rememoro pri Pál Királyi), (1893)