József Ilosfai frekventis lernejon en Sopron, li studis inter 1942–1947 en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, en la jaroj 1947 kaj 1948 en Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Ohmann kaj Pál Pátzay. Post siaj studoj li laboris en la historia muzeo, kie li restaŭradis mezepokajn restaĵojn, ornamaĵojn. Baldaŭ li kreis abstraktajn skulptaĵojn, skulptaĵetojn. Li ricevis solan premion en 1992.