Kromnomita la "La Gioconda de Nordo", la portreto de tiu nekonatulino fariĝis la emblemo de pentrarto de Vermeer. Tiu etformata verko koncentras ĉiujn karakterizaĵojn de lia laboro: precizeco de streko, freŝeco de flavoj kaj bluoj, lumo bananta la tutan pentraĵon. Elstaranta sur malluma fono, tiu junulino rigardas nin kaj kaptas nian rigardon kiel la perlo kiu brilas en ŝia orelo. Oni ne scias kiajn emociojn respegulas ŝiaj pupiloj...