June kaj Kune
Rolularo
Timo : Josuo Marso
Oksana : Michaela Stegmaier
Judit : Aušrinė Tamošiūnaitė
Anja : Jogailė Čojūtė
Hektor : Benjamín Álvarez Rodríguez
Viktor : Adam Żyłka
Mimi : Lulu Testudo
Laŭra : Klára Ertl
Pedro : Michael Vrazitulis
Astrid : Lidia Komar
Sara : Siru
Simon : Emerson dos Santos
Kaŝa : Eidmantė Lileikytė
Dilan : Rafał Loska
Martine : Linda Le Nepveu
Ĥoro
Lucía M. Fernández Barrera , Siru, Eidmantė Lileikytė , Noa, Pol, Säncor
Dancado
Goŝka Baczyńska,
Michaela Stegmaier
Muzika Direktorado
Linda Le Nepveu ,
Tobiasz Kubisiowski ,
Benjamín Alvarez Rodríguez
Muzikistoj
Piano: Tobiasz Kubisiowski
Basgitaro: Adam Żyłka
Gitaro/Ukulelo: Benjamín Alvarez Rodríguez
Reĝisoro
Alex Monaghan
Kreativa Direktoro
Roĉjo
Organiza Direktoro
Karlos'
Sonregistrado
Giovanni De Lucia
Lumteĥniko
Melono
Surscenigo
Aspirabuf', Clément Baleyte
Sursceniga Asisto
Fabián Sambrano , Jordi Solsona
Filmado
Jordi Calafí , Vojtek, Gabin Forcier , Sasha Murr
Muntado
Benjamín Alvarez Rodríguez
Skriptverkado
Roĉjo, Karlos', Lauris Lepoix
Kantoverkado
Roĉjo, Gunnar Fischer
Skriptkorektado
Ariel Bonkorpa, Hanso Becklin
Subtenantoj
Ĝoni, Rafaelo, Agata Cichocka , Imre Keményfi , guyofchrisburn, Alessandro Bonfanti , Alessandro Spotti , Jeanne Grimaud , Robin van der Vliet , Meva Cuenot , Łukasz Żebrowski , Elena Santi , Ieva Jasinskaitė , David Ruiz Sánchez , Julius Werner , Amelia Werner , Tymoteusz Smoliński
June kaj Kune estas muzikalo , originale verkita en Esperanto en la jaroj 2021 kaj 2022[ 1] , kiu premieris kadre de la 78-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO , la 26-an de aŭgusto 2022 . Pro tio ĝi estas la unua originala muzikalo en Esperanto. La titolo de la muzikalo referencas la sloganon de TEJO : June kaj kune .
La muzikalo rakontas historion de kelkaj partoprenantoj de fikcia Internacia Junulara Kongreso : Iuj trovas amon, iuj trovas hejmon, kaj iuj trovas neatenditan helpon. 34 junuloj, loĝantaj en 14 landoj kaj 5 mondopartoj, kuniĝis en tiu ĉi unika projekto. La spektaklo estis prezentita la 26-an de aŭgusto 2022, ekde la 20:00, dum IJK 2022 en Westelbeers , Nederlando .[ 2]
Strukturo kaj muziko
La muzikalo enhavas 17 kantojn kaj 15 scenojn, du scenojn por ĉiu tago de la kongreso (kaj unu por la forirtago).[ 3]
La titoloj de la 17 kantoj estas:
Jen Esperanto (melodio de Bohemian Rhapsody de Queen )
Ho trajnkaravan' (melodio de Waterloo Road de Jason Crest )
Interreton (melodio de Satisfaction de The Rolling Stones )
Malfruiĝo (melodio de Despacito de Luis Fonsi )
La trinkomanĝa nokto (melodio de Son ar chistr )
Junaj laboremuloj (melodio de Junaj idealistoj de Dolchamar )
Krip' (melodio de Creep de Radiohead )
Komitatkunsido (melodio de la tradicia nederlanda kanto In die grote stad Zaltbommel )
Denaskulo (melodio de Like a virgin de Madonna )
Organizanto (melodio de Hotel California de Eagles )
Jen alkohol'
La Fina Venko (melodio de The Final Countdown de Europe )
Ĉiu via spir' (melodio Every breath you take de The Police )
Solena (melodio de Mallorca de Loft )
Lasta nokt' (melodio de Closing Time de Semisonic )
Skajpu baldaŭ (melodio Call Me Maybe de Carly Rae Jepsen )
June kaj kune
Roloj kaj helpantoj
Ne estas unu ĉefrolulo , ĉefrolas la kongreso mem. La skripto estas por muzikalo kiu daŭras 1,5 horojn. Estas 11 nomitaj roloj, bone rekoneblaj por tiuj kiuj jam partoprenis IJK, kiel Komencanto , Flirtemulo , Timemulo , Festulo , Vaganto kaj TEJO-Prezidanto . La muzikalo estas verkita de Rogier “Roĉjo” Huurman , Carlos Pesquera Alonso , Benjamín Álvarez kaj Lauris Lepoix .
Subvencioj
Por la realigo TEJO ricevas subvencion de 23445 eŭroj de Erasmus+ kadre de la programo KA152. Kvin aliaj asocioj helpas realigi la projekton: Kataluna Esperanto-Junularo , Germana Esperanto-Junularo , Itala Esperanto-Federacio , EUROKKA kaj Pola Esperanto-Asocio . TEJO anoncis, ke la subvencio ebligos pagi al 34 kontribuantoj, kiel aktoroj , dancantoj, scenejkonstruantoj kaj tiel plu. Ĝi ankaŭ pagos por necesaj materialoj kiel kostumoj .[ 4]
Registro
La muzikalo estis registrita kaj la filmo premieris dum RETOSO 2022.[ 5] Eblas spekti la tutan verkon en la kanalo de TEJO ĉe Jutubo . [ 6]
Ligiloj
Referencoj