Juigné-sur-Loire estas administra komunumo de Francio en la regiono Luarlandoj (Pays de la Loire), en la centro de la lando. La komunumo situas rekte ĉe la suda bordo de la rivero Luaro, dek kilometrojn sudoriente de la urbocentro de Angers (Anĝero), kaj konsidereblas antaŭurbo de Anĝero.
En Juigné-sur-Loire multajn jarojn vivis la esperantisto kaj katolika pastro Léon Goudé (naskiĝis en 1923, mortis la 8-an de aŭgusto 1994 en Anĝero), multjara UEA-delegito en la komunumo, kiu fondis la Esperanto-grupon en Baugé kaj gvidis multajn kursojn.