Juen Long etendiĝas en duoninsulo laŭ rivero en proksimeco de Honkongo.
Historio
Ĉe la fino de la 2-a Opia milito la duoninsulo de Kaŭluno ankaŭ estis cedita en konstanteco al Britio. En 1898kongreso kunvenis en Pekino kaj interkonsentis luigi la ceteran aktualan Honkongon (konata, kiel Nova Teritorio) Britio por 99 jaroj (sekve redono de la kolonio okazis en 1997). Komence de la 20-a jarcento tiu loko estis kampurbo. Dum la 2-a mondmilito la japanoj kontrolis la tutan Honkongon.
Juen Long troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. En vintro la temperaturo falas ĝis 15 °C (foje eĉ 10 °C). La someroj estas varmaj, humidaj kaj malstabilaj. Fulmotondroj kaj mallongaj pluvperiodoj estas oftaj. Aŭgusto portas la plej altan pluvokvanton. Tiam oni mezuras 30 °C.
Trafiko
Juen Long havas ĉefŝoseojn kaj relojn al Honkongo. Sur la vojoj diversaj aŭtobuso (ankaŭ mikrobusoj) liveras la pasaĝerojn.