Joseph d’Ailhaud de Brisis (n. la 17-an de junio 1784 - m. la 12-an de julio 1867) estis franca politikisto.
Kuracisto en 1813, li sekve entreprenis kultivadon de silkraŭpoj. Li estis pacjuĝisto en la kantono de Nyons de 1824 ĝis 1857, kaj estis deputito de la departemento Drôme en la periodo de la julia monarkio, de la 21-a de junio 1834 ĝis la 3-a de oktobro 1837. Li kunsidis kun la subtenantoj de la legitima burbona dinastio.
Joseph d'Ailhaud de Brisis cetere estis membro de la Ĝenerala Konsilio de Drôme ekde 1838, kaj vicprezidanto de la sama institucio de 1855.
Fontoj
- Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)