Josef THOMAYER (naskiĝis la 23-an de marto 1853 en Trhanov - mortis la 18-an de oktobro 1927 en Praha) estis ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, kies nomo portas unu el plej grandaj Pragaj hospitaloj.
Profesoro de Universitato de Karolo en Prago pri medicino, li okupiĝis precipe pri malsanoj de la koro, renoj kaj nervoj. Multe li vojaĝis tra Eŭropo kaj verkis tekstojn fakajn kaj beletrajn (beletron sub pseŭdonomo R. E. Jamot).
Verkoj
- Příroda a lidé (Naturo kaj homoj, 1880)
- Vedle cesty (Apud la vojo, 1895)
- Po různých cestách (Tra diversaj vojoj, 1902)
- Žloutne listí (Flaviĝas la foliaro, 1905)
- Paběrky (Stoploj postrikoltaj, 1911)
- Z paměti lidí nepatrných (Laŭ memoro de homoj sensignifaj, 1913)
Fakaj verkoj
- Úvod do drobné praxe lékařské (Enkonduko en etan medicinan praktikon)
- Patologie a terapie nemocí vnitřních (Patologio kaj terapio de malsanoj internaj)