Johano la 7-a, latine Ioannes VII, naskiĝis nekonatan daton en Rosciano kaj mortis la 18-an de oktobro 707. Li estis papo ekde la 1-a de marto 705 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Johano la 6-a kaj sekvis lin Sisinio. La familio de Johano venis el Grekio, lia patro estis administranto de imperiestra palaco sur monto Palatino. Johano estis administranto de terenoj de la papo ĉe Via Appia.
Vidu ankaŭ
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri papo.
|