Siajn infan- kaj junaĝojn li pasigis ĉe la burgonja kortego en Bruselo ĉe sia onklo Duko Filipo „la Bona“ de Burgonjo. En 1444 lia patro vokis Johanon reen al Kleve, por ke tiu ĉi subtenu lin en la Malpaco de Soest kontraŭ la kolonjan ĉefepiskopo Ditriĥo de Moers. En Kleve oni nomis lin pro siaj burgonjaj moroj dat Kint van Vlaanderen [La infano de Flandrujo] aŭ Johanneken met de Bellen [Joĉjo kun la sonoriloj]. Samtempe Johano estis ekipata per partoj de la duklanda teritorio.
Post la morto de Adolfo la 2-a la 23-an de septembro 1448 ekokupis la postsekvon en Kleve. En 1450 li transcedis la reglandojn Ravenstein kaj Wijnendale al sia pli juna frato Adolfo de Kleve kiel apanaĝo. Pri Graflando Mark li povis disponi nur ekde 1461 post la morto de sia onklo, Grafo Gerhardo je Mark. La Malpaco de Soest estis finata en 1449 post la venko de la kleva flanko. De 1450 ĝis 1457 Johano denove estis implikita en milito kontraŭ la ĉefepiskopo de Kolonjo, denove en malpaco kun Soest (1462/63) kaj en milito kontraŭ ĉefepiskopo Rupreĥto de Palatinato.
Pentraĵo laŭ la originalo de Rogier van der Weyden prezentas Johanon kun burgonjakortega kostumo kun la ĉirkaŭkolo de la burgonja Ordeno de la Ora Ŝaffelo, en kiun li estis akceptata je 1451 post pilgrimado al Palestino kaj kavalirbato al Kavaliro de la Sankta Tombo en Mons. Ekde tiam li ankaŭ ornamigis sian blazonon per la prestiĝa ordena ĉirkaŭkolo. La ligo inter Burgonjo kaj Kleve estis finfine plifirmigata la 22-an de aprilo 1455 per la geedziĝo de Johano kun Elizabeta de Burgonjo, kiu devenis de flanka linio de la dinastio Valois-Burgonjo.
En la Batalo de Straelen Johano la 1-a suferis la 23-an de junio 1468 kontraŭ sia nevo kaj kontraŭulo Adolfo de Egmond/Geldern malvenkon, en kies sekvo la urbo Wachtendonk reiris de Kleve al Geldern. Nur bonŝance la duko de Kleve eskapis je tio de kaptiteco, submetante sin al la protekto de la dukino Zofia de Jülich-Berg begab.[1]
En 1473 la ŝancoj refavoriĝis por la duko de Kleve, kiu subtenis Karlon la Bravan de Burgonjo je la akiro de Duklando Geldern kaj povis tiamaniere akiri pluajn regionojn por Kleve: Weeze, Goch, Asperden, Nergena, Mook kaj Lobith same kiel la landon Düffel kaj la juĝkompetencoj pri la imperia abatejo Elten. Krom tio li regajnis tiel por Kleve la urbon Wachtendonk, kiun li estis perdinta en la Batalo de Straelen.[2]
Engelberto (naskiĝinta en 1462; mortinta en 1506), Grafo de Nevers kaj Eu, geedziĝis la 23-an de februaro 1489 kun Ĉarlota de Burbono
Ditriĥo (naskiĝinta en 1464; mortinta junaĝe)
Maria (naskiĝinta en 1465; mortinta en 1513)
Filipo de Kleve (naskiĝinta en 1467; mortinta en 1505), Episkopo de Nevers (1500–1505), Amiens (1501–1503) kaj Autun (1505)
Literaturo
Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste, Grafen von Herz und Cleve, 2. Section H–N, Ersch und Gruber, Hoffmann, Einundzwanzigster Theil, Lepsiko, 1842, Reta versio
Heinrich Schroers: Die Schlacht in der Nähe des Klosters Zandt bei Straelen / en: Der Niederrhein / 1878 / p. 132 sj.
Raphael de Smedt (Hrsg.): Les chevaliers de l’ordre de la Toison d’or au XVe siècle. Notices bio-bibliographiques. (Kieler Werkstücke, D 3) 2., verbesserte Auflage, Verlag Peter Lang, Frankfurto 2000, ISBN 3-631-36017-7, pj. 109–112.
Referencoj
↑Heinrich Schroers: Die Schlacht in der Nähe des Klosters Zandt bei Straelen / en: Der Niederrhein / 1878 / p. 132
↑Leopold Henrichs: Geschichte der Stadt und des Landes Wachtendonk / Verlag Mayer & Kaltenmeier, Hüls-Crefeld / 1910 / pj. 94–100