Jijel (en araba: جيجل, iam konata kiel Ighil Gili aŭ Djidjelli) estas la ĉefurbo de la Provinco Jijel en nordorienta Alĝerio. Ĝi bordas al la Mediteranea Maro en la regiono Jijela Marbordo, kaj havis en la censo de 2008 131,513 loĝantojn.
Jijel estas la administra kaj komerca centro por regiono specializita en industrio de korko, ledo-tanado kaj ŝtalfarado. Lokaj kultivaĵoj estas citrus kaj greno. Ankaŭ fiŝkaptado estas de granda gravo. Turistoj (ĉefe alĝerianoj) estas allogataj al Jijel pro ties pejzaĝoj kaj fajnan sablostrandoj. Estante turisma urbo, estas multaj hoteloj kaj restoracioj. Estas proksime tomboj el fenica epoko.
Referencoj
Vidu ankaŭ