Japanaj Vintraj Fabeloj estas « kolekto de pecoj de Miyamoto [Masao] nur aperintaj en gazetoj dum okdekaj jaroj. »
Tiu libro, eldonita de SAT Parizo, presita en Japanio (1989), kaj redaktita de Yosikawa Syôiti enhavas originalajn rakontojn, pri beletraj, membiografiaj kaj historiaj temoj, verkitaj de Miyamoto Masao.
Enhavo
- Kantoj (1988, Sennacieca Revuo) Rememoroj de Miyamoto pri kelkaj 1-aj de majo.
- Mia juno en karcero (1987, Heroldo de Esperanto) Poezio
- Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio (1986, Sennaciulo)
- Ŝanĝo de maŝineto (1981, Sennaciulo) Pri lia korstimulilo.
- El mia kajero bruligota (1986, Preludo) Hajkoj
- Pri la klasa deveno de Eroŝenko (1980, L'omnibuso)
- Esperanto-sindromo (1987, Sennaciulo) Pri la la esperantistoj, kiu malservas per tro ami ĝin.
- Verda Majo Pri la esperantista japanino, kiu batalis en Ĉinio kontraŭ ŝia naskiĝlando.
- Omaĝe al Majo (1986, Hungara Vivo)
- Iom pri "Esperanta Antologio" (1985, La Revuo Orienta)
- Kelkaj pensoj ĉe "Ĉina Antologio 1919-1949" (1985, La Revuo Orienta) Pri la verkoj de la Ĉinaj esperantistoj.
- Vojaĝo sur Oĥotska Maro (1987, Preludo) Poezio
- Negravaj ( ?) korektoj pri nia historio (1987, Sennaciulo) Pri historio de SAT kaj pri Wong Kenn
- Al Kim Jiha (1980, Hungara Vivo) Poezio al korea poeto rezistanta kontraŭ la militisma reĝimo.
- Pak Hungyung (1986, Sennacieca Revuo) Pri la eksa viĉefministro de Korea Popoldemokrata Respubliko kaj elstara aktivulo de la esperanta-movado en la dudekaj jaroj.
- Postredakte de Yosikawa Syôiti
Eksteraj ligiloj