La sovetunia Jakovlev Jak-4 (ankaŭ: BB-22) estis malpeza bomb- kaj skoltaviadilo de la dua mondmilito. La Jak-4 estis dusideja subflugila aviadilo el ligno-metala miksaĵa konstruo. Ĝi povis kunporti kvar bombojn (ĝis po 50 kg) kaj pluajn sub la flugiloj.
Aleksander Jakovlev evoluigis tiun tipon fine de la 1930-aj jaroj kiel pli rapida fotad-skoltilo ol AIR-22. La unua flugo okazis la 22-an de februaro en 1939. Post la flugprovoj, oni decidis trakonstrui la tipon al malpeza bombaviadilo. Tiuj traonstruoj finiĝis la 31-an de decembro kaj la aviadilo ricevis du maŝinpafilojn kaj unu bombĵetilon.
La originala nomo estis BB-22 (Ближний бомбардировщик) estis uzata ĝis fino de 1940 kaj validas ankaŭ por Jak-2 kaj ankaŭ por Jak-4.
La aviadiloj Jak-4 suferis grandajn perdojn dum komenco de la milito, oni uzis ilin poste nur por skoltado. Sukcesa tipo pro lacelita tasko estis la Petljakov Pe-2.
Teknikaj datenoj
Karakterizaĵo
Datenoj
Konstruisto
Aleksander Jakovlev
Konstrujaro(j)
1939-1941
Longo
10,18 m
Enverguro
14,00 m
Alto
3,10 m
Flugila surfaco
29,40 m²
Motoro(j)
du likvomalvarmigitaj 12-cilindraj seriaj motoroj, tipo Klimov M-105R
Povumo
je 809 kW
Maks. rapideco
399 km/h en grundoproksimo 533 km/h en alto de 5.050 m
Atingovpovo
maks. 740 km
Serva flugalto
9.700 m
Malplena maso
4.000 kg
Starta maso
maks. 6.115 kg
Skipo
2
Armiloj
unu rigida 7,62-mm-MGŜKAS unu movebla 7,62-mm-MG ŜKAS pafante malantaŭaen 400 ĝis maks. 800 kg bomboj interne kaj ekstere